Antaŭ monato mi aĉetis Makintoŝon (pli specife MacBook-on). Mi volis krei Esperantan Dvorakan klavarfasonon, similan al tiu ĉi, kiun mi kreis por Linukso. Post iom da serĉado, mi trovis retejon, kiu ebligas krei proprajn klavarfasonojn. Tie, mi elektis Dvorakan klavarfasonon kiel bazon, kaj aldonis la esperantajn literojn ĉi tiel:

OSc $0108
OCc $0108
Oc $0109
OSg $011C
OCg $011C
Og $011D
OSh $0124
OCh $0124
Oh $0125
OSj $0134
OCj $0134
Oj $0135
OSs $015C
OCs $015C
Os $015D
OSu $016C
OCu $016C
Ou $016D

La retejo generis por mi .keylayout-dosieron XML-formatan, kiun mi metis en /Library/Keyboard Layouts. Post elsaluto kaj reensaluto mia klavaro estis elektebla en System Preferences → Language & Text → Input Sources.