“Kvar bierojn, mi petas!”

Post kelkaj sekundoj, la servistino donis la bierojn al mi. Mi pagis ŝin, kaj iris al tablo kie atendis miaj amikoj. Ni trinkis, babilis, klaĉis…

Mi certe ne imagis tion antaŭ jaro, dum mi faris la unuan lecionon de la unua kurso. “Patro faras kukon. La filo forgesis la lakton. La knaboj trinkas teon.”

Antaŭ jaro, mi estis sufiĉe kutima kanadano. Mi havis nur kanadajn amikojn, scipovis nur la anglan, kaj ne estis speciale vojaĝema.

Antaŭ duonjaro, mi sufiĉe bone scipovis Esperanton. Mi babilis regule kun iom da esperantistoj per la interreto, kaj apartenis al eta klubo en mia urbo. Tiam, ŝajnis al mi ke ĉiuj esperantistoj estas maljunaj kaj krokodilemaj. Mi nur kelkfoje havis ŝancon babili kun flua parolanto.

Sed je la 19-a de aprilo, ĉio ĉi ŝanĝiĝis. Tiam komenciĝis la Internacia Junulara Festivalo en Italio. Kiam mi alvenis, mi tuj renkontis amason da junaj esperantistoj. Inter ili estis germanoj, bulgaroj, francoj, hungaroj, rusoj… Ne estas sufiĉe da spaco por listigi ĉiujn. Kvankam ili estis homoj diversspecaj, ili ĉiuj havis komunan trajton: amikecon! Mi estis en fremda lando kun fremdaj homoj, sed post nur iomete da tempo mi sentis min unu el ili. Ne plu estis “ili”, sed “ni”.

Dum la semajno, okazis multaj prelegoj, ekskursoj, kaj koncertoj, sed laŭ mi tiuj estas nur etaj detaloj. Mi ja ĝuegis ilin, sed kiam mi nun pensas pri la festivalo, mi plej bone memoras la etoson, la konversaciojn, la aliajn junulojn kun kiuj mi babilis, la noktojn en la trinkejo, kaj la malfruajn horojn kiujn mi pasigis en la gufujo. Kaj estas tiuj aferoj kiujn mi nun sopiras.

Tial, mi jam planas iri al la Internacia Seminario kaj la venontjara IJF. Jes… tiu, kiu antaŭe ne estis vojaĝema, nun planas du pluajn vojaĝojn al Eŭropo. Krome, mi pensas pri longa restado en Eŭropo (vere, en Esperantio) post mia diplomiĝo. Mi eĉ interesiĝas pri lingvoj. Dum la festivalo, mi lernis ke estas amuzege paroli fremdan lingvon, kaj scivolas ĉu mi povus lerni alian. Oni facile povas konstati ke la sperto ŝanĝis plurajn opiniojn miajn, kaj pri Esperanto kaj pri la mondo.

Al tiuj, kiuj ankoraŭ ne ĉeestis junularan renkontiĝon, mi plej alte rekomendas ke vi faru tion. Eble vi devos vojaĝi dum longa tempo kaj elspezi multe da mono, sed kredu min… vi ne bedaŭros tion poste. Kaj al tiuj, kiuj neniam ĉeestis la IJF-n, mi forte rekomendas ĝin. Mi esperas renkonti vin tie venontjare!