Mi denove ekhavas emon plibonigi mian Esperantlingvan skrablo-ludejon. La sistemo estas plene farita per Java, sed nun mi pripensas forlasi tion ĉar Java-apletoj povas esti ĝenaj al la uzanto. Flash estas same ĝena, do ankaŭ tion mi volas eviti. Do mi pripensas reprogrami la tuton per PHP kaj Javascript/AJAX.

Mi kontrolis, ĉu jam iu alia faris skrablo-ludejon per AJAX kaj tuj trovis ĉi tiun. Ĝi sufiĉe bone funkcias, sed mi tuj rimarkis multajn plibonigendajn aferojn. Mi pensas ke mi povus fari pli bonan, kiu kompreneble estus en Esperanto kaj eventuale ankaŭ en aliaj lingvoj. (Mia koramikino tre ŝatus ludi skrablon en la bulgara!)

Ĉu vi pensas ke indas refari la skrablo-ludejon per AJAX?