Hodiaŭ aperis nova versio de Ubuntu, kiu nomiĝas Intrepid Ibex. Mi ĵus instalis ĝin en mia portebla komputilo kaj ĝi jam tre plaĉas al mi. Estis unu problemo pri la sendrata retkarto, sed mi tuj trovis solvon en la cimo-datumbazo de Ubuntu. Multaj aferoj funkcias pli bone ol en la lasta versio. Ekzemple mia komputilo nun pli rapide reekfunkcias kiam mi malfermas ĝin, YouTube-videoj ludiĝas pli glate, kaj la atentigilo por GMail-mesaĝoj pli bone funkcias. Evidente linukso daŭre rapide progresas.