kvarko ĵus atentigis min pri amasa spamado en la USEJ-Vikio. Bonŝance mi havis rezervkopion senspaman, do estis sufiĉe facile forigi la spamon. Mi igis la vikion neredaktebla por ke plia spamo ne aperu. (La lasta nespama redakto okazis en 2005!) USEJ plej bone starigu pli modernan vikion kaj kopiu la malnovajn informojn se ili deziras plu vikiumi.

La interreto estis pli plaĉa loko antaŭ la amasa apero de spamistoj, ĉu ne?