Antaŭ preskaŭ du jaroj, mi forlasis LiveJournal kaj movis mian blogon al mia propra retejo. Bedaŭrinde, tiu eksperimento montriĝis katastrofo. Apenaŭ plu oni reagis al miaj enskriboj, kaj aperis lavango da spamaj komentoj. Do mi ĵus kopiis miajn intertempe faritajn enskribojn al LiveJournal, kaj ekde nun mi afiŝos ĉiujn miajn enskribojn tie.