Se vi loĝas en orienta Kanado aŭ Usono, nepre pripensu ĉeesti la ĉi-jaran Aŭtunan Renkontiĝon de Esperanto (ARE) en Silver Bay, Novjorkio. Ĝi okazos de la 6-a ĝis la 8-a de oktobro, kaj ŝajne venos sufiĉe multaj junuloj (inkluzive de mi, kompreneble)! Mi volonte veturigos aliajn de la Otava regiono.

Jen estas miaj fotogalerioj de ARE 2002 kaj ARE 2004. Mi ĉeestis ankaŭ la pasintjaran ARE.