Pasintsemajne mi estis en Las Vegas por ĉeesti du konferencojn pri komputila sekureco: Black Hat kaj Defcon. Ambaŭ estis tre interesaj kaj mi lernis multon. Cetere mi solvis problemon, kiun mi havis jam delonge. Nome, la sendrata retkarto en mia portebla komputilo ne estis kongrua kun Linukso. Pro tio mi devis uzi la vindozan pelilon kun ndiswrapper, kio ne ĉiam bone funkciis. Sed ĉe Defcon inter la vendantoj estis unu, kiu vendis sendratajn retkartojn, antenojn, ktp. De li mi aĉetis novan karton, kiu perfekte funkcias en Linukso.

Post mia reveno mi anstataŭigis ankaŭ la sendratan retkarton en la portebla komputilo de Teodora, kiu antaŭe havis simile aĉan karton. Dank’ al tio, Ubuntu nun perfekte ruliĝas ankaŭ en ŝia komputilo, kaj ni ambaŭ estas kontentaj Linukso-uzantoj. :-)