Antaŭ du semajnoj Vindozo komencis kolerigi min, do mi plene forviŝis la durdiskon de mia portebla komputilo kaj instalis Linukson, specife la distribuaĵon “Ubuntu”. Mi elektis ĝuste tiun distribuaĵon ĉar ĝi estas nun inter la plej popularaj, do devus esti facile trovi en interretaj forumoj solvojn al eventualaj problemoj.

Post la tre facila instalo, preskaŭ ĉiuj aparatoj simple ekfunkciis, kio iom mirigis min. Kiam mi antaŭ longa tempo instalis Vindozon, necesis elŝuti kaj instali pelilojn por kelkaj aparatoj (interalie la retkarto kaj sonkarto). Sed en Ubuntu tio tute ne necesis, krom por la sendrata retkarto. La sendrata retkarto estas escepta ĉar la firmao, kiu faris ĝin, rifuzas fari linuksan pelilon, kaj cetere rifuzas malkaŝi la detalojn pri la karto, kiuj estus necesaj por fari pelilon. Do mi devis elŝuti la Vindozan pelilon kaj agordi iun ruzan programon, kiu kapablas uzi Vindozan pelilon en Linukso. En la fino mi sukcesis, sed kiam mi venontfoje aĉetos komputilon, mi certigos ke ĝi ne havas aparatojn faritajn de firmaoj kiuj fajfas pri Linukso.

Unu afero kiu iom mankas al mi estas “Ek!”, kiun mi uzis en Vindozo por tajpi Esperantajn literojn. Mi agordis ĝin laŭ la x-sistemo, kaj tiel mi povis same tajpi, ĉu unikode ĉu ne. Laŭ mia scio, ne ekzistas tia programo en Linukso, do mi devis trovi alian solvon. Ubuntu fakte havas jam pretan Esperantan klavarfasonon, sed ĝi ne taŭgas por mi ĉar mi uzas Dvorak-an klavarfasonon, ne QWERTY-an. Do mi mem kreis Dvorak-an Esperantan klavarfasonon. Ĝi estas tute same kiel la kutima Dvorak-a, sed eblas per “AltGr”-“c” tajpi “ĉ”, per “AltGr”-“g” tajpi “ĝ”, ktp. Jam mi povas sufiĉe rapide tajpi per tiu nova klavaro, do verŝajne mi baldaŭ pri Ek! ne plu pensos.

Ĝenerale tre plaĉas al mi Ubuntu, kaj mi tre ĝojas ke mia komputilo pli bone kaj rapide funkcias ol antaŭ du semajnoj. Linukso vere bone progresas!