Hodiaŭ mi por la unua fojo vidis per la propraj okuloj la Internacian Kosmostacion. Mi eksciis ĝuste kiam mi rigardu al la ĉielo dank’ al programo havebla en ĉi tiu retpaĝo de NASA. (Klaku sur “Start Applet” por ruli ĝin.) Tuj post mia reveno de la laborejo mi rigardis al la ĝusta loko kaj tuj ekvidis ĝin. Ĝi estis tute facile videbla, pli brila ol steloj aŭ planedoj. Se mi ne scius ke temas pri la Internacia Kosmostacio mi verŝajne pensus ke temas pri aviadilo. Ĝi tre rapide moviĝis kaj restis videbla nur dum minuto kaj 40 sekundoj. Tio estis tre interesa sperto, kaj mi nepre rigardos ĝin denove. Laŭ la programo, ĝi videblas preskaŭ ĉiutage. Ankaŭ vi provu iam!