Antaŭ du jaroj mi aĉetis iPod-on (aŭ kiel mi ŝerce diras, iPizujon). Dum la unua jaro ĝi bone funkciis, sed poste la baterio rapide malboniĝis. Ĝi devas daŭri ok horojn, sed jam pasint-somere ĝi daŭris nur horon, kaj lastatempe nur 20 minutojn. Do mi resendis ĝin al Apple la 15-an de februaro, kaj pagis 80 dolarojn por nova baterio. Ili ricevis ĝin kaj konfirmis la problemon la sekvan tagon, sed de tiam faris nenion. Kial mi devas tiel longe atendi? Mia opinio pri Apple vere malboniĝas. Baterio devus havi almenaŭ du-tri-jaran vivon, kaj Apple devus pli rapide reagi aŭ almenaŭ ne preni monon de la kliento ĝis ili faras la riparon!