Ve, jam de tri monatoj mi nenion skribis! Sekvos do eta serio da enskriboj pri la okazintaĵoj dum tiu periodo. Sed unue mi skribu iomete pri la nuno.

Fine de la jaro 1995, unu el miaj amikoj informis min pri nove aperinta, senkosta operaciumo, nomita Linukso. Mi tuj elŝutis (per modemo, ve!) kaj instalis ĝin. Komence mi nenion komprenis, sed iom post iom mi alkutimiĝis, kaj en la fino ĝi plaĉis al mi pli ol DOS kaj Vindozo, interalie pro la manko de kraŝoj! Dum la sekvaj jaroj, mi uzis foje Linukson, foje Vindozon. Kutime mi havis ambaŭ en la komputilo, do mi povis elekti laŭbezone. Sed iom post iom Vizdozo pliboniĝis, kaj mi efektive forlasis Linukson.

Sed antaŭ kelkaj tagoj mi eksopiris al Linukso kaj decidis reinstali ĝin. Unue mi instalis la varianton Gentoo, sed mi trovis ke estas tro ĝene atendi minutojn aŭ horojn por instali novan programon. (Ĉiun programon oni kompilas rekte de la fontokodo.) Do mi forviŝis ĝin kaj instalis Fedora Core, kiu havas jam kompilitan programaron. Bedaŭrinde la instalo ne estis senproblema, kaj mi devis kelkajn aferojn aranĝi permane. Sed en la fino mi sukcesis ĉion funkciigi laŭ miaj preferoj.

Mi vere miras pri tio, kiom progresis Linukso dum la pasintaj jaroj! Ne plu oni devas ĉion fari per la komanda linio. Fakte preskaŭ ĉio nun havas grafikan interfacon. Mi ĝojas ankaŭ pri tio, ke eblas konekti al dividataj dosierujoj de Vindozaj komputiloj. Tio utilas al mi ĝuste nun por aŭskulti MP3-ojn de mia kolektego. Ŝajne ĉio estas plene unikoda, kaj mi eĉ sukcesis aranĝi Esperantan klavarfasonon, per kiu mi nun tajpas.

Kompreneble restas kelkaj aferetoj, kiuj povus pliboniĝi, sed la samon mi povus diri pri Vindozo. Ĝenerale mi tre kontentas!

Nuna humoro: komputilema
Nuna muziko: The Whispers - Headlights