Lastatempe mi multe pligrandigis mian Esperantlingvan muzikokolekton. Antaŭe mi posedis nur du albumojn:

  • Merlin - Por la mondo
  • Merlin - Ho! Mia kor’!

Tiujn du diskojn afable donacis al mi Neusa Priscotin Mendes de Brazilo, kiun mi ekkonis jam kiel komencanto. Aldoniĝis al tiuj du la sekvaj albumoj, kiujn mi mendis de Vinilkosmo:

  • Dolcxamar - Lingvo intermonda
  • Esperanto desperado - Brokantaĵoj
  • Esperanto desperado - Hotel desperado
  • Kore - Kia viv’
  • La porkoj - Ŝako
  • Persone - 62 minutoj
  • Persone - En la spegulo
  • Persone - …sed estas ne
  • Persone - Sen
  • Team - Ora team’
  • Thierry Faverial - La ŝosoj de l’ utopi’

Ĝis nun mi ne sufiĉe profunde aŭskultis ilin por detale prikomenti ilin, sed mi povas diri ke jam infektas min kelkaj el la kantoj: “Ĵaluzo” kaj “Vivo-riske” de Kore, “Ĉu neniam plu” kaj “Estu ĉiam” de Persone, “Festeno” kaj “Ĉu vivas vi?” de Esperanto desperado, kaj “En kaĉ’” de Team.

Nuna humoro: denove energioplena
Nuna muziko: Persone - Estu ĉiam