Kiel vi verŝajne rimarkis, mi dum du monatoj nenion signifan skribis en mian taglibron. Ĉiun fojon, kiam mi ekemis skribi ion, mi pensis al mi ke mi pli bone prilaboru la disertaĵon. Ĉu tio en la fino okazis, tamen estas alia afero…

Ĉiaokaze nun mi multe pli ofte skribos, ĉar la disertaĵo nun estas (plejparte) malantaŭ mi. Hieraŭ mi donis ĝin al la Oficejo de Postbakalaŭraj Studoj, kaj al la tri profesoroj (inkluzive de mia gvid-profesoro) kiuj legos ĝin. Nun mi nur devas atendi ĝis la 7-a de januaro, kiam tiuj profesoroj aŭ aprobos ĝin tia, kia ĝi estas, aŭ petos revizion.

Hieraŭ ankaŭ estis grava tago ĉar la Supera Kortumo de Kanado donis sian opinion pri edziĝo de samseksaj paroj. Ili deklaris ke estus laŭkonstitucie permesi edziĝon de samseksaj paroj, kaj ke la Parlamento de Kanado rajtas ŝanĝi la difinon de edziĝo. La Liberala Partio (kiu nun formas la registaron) anoncis ke ili klopodos fari tion komence de la nova jaro. Bedaŭrinde pluraj deputitoj de tiu partio jam indikis ke ili voĉdonos kontraŭ tio, sed feliĉe estas du aliaj partioj (la Nova Demokratia Partio kaj la Bloko Kebekia) kies deputitoj forte subtenas la iniciaton. (La Konservativa Partio forte kontraŭas.) Do estas verŝajne ke la proponota leĝprojekto sukcesos.

Nuna humoro: sukcesa
Nuna muziko: Patrice Rushen - Remind Me