Jen estas ekzemplo de tio, kiel strangaj estas miaj sonĝoj.

En mia plej lasta sonĝo, la Kanada kaj Sveda virinaj manpilkaj teamoj ludis “manpilkon” en la gimnastikejo de mia bazlernejo (Thamesville Area Central School). Mi skribas la nomon de la ludo inter citiloj ĉar estis evidente ke ne temas pri manpilko, kvankam mi dum la sonĝo konsciis ke temas pri manpilko. Tion mi plu klarigos poste.

Ĵus antaŭ la komenco de la ludo, montriĝis ke mankas unu kanada ludantino, kaj oni petis ke mi anstataŭu ŝin. Kompreneble estis evidente ke mi ne estas virino, interalie pro mia barbo, sed la sveda teamo senplende akceptis min kiel antsataŭanton. Eĉ en la realo mi ne memoras la regularon de manpilko, kiun mi ne ludis jam de multaj jaroj, sed en la sonĝo mi estis des pli senhelpa, ĉar la regularo estis tute absurda. Ĉiu teamo havis plene muntitan tendon (kredu, ne kredu!) sur sia duono de la ludsurfaco, kaj la celo de la ludo estis aŭ ĵeti etan korbopilkon en la kontraŭan korbopilkan celon, aŭ preni pecon de la kontraŭa tendo kaj ĵeti tion en la saman celon. Sed ĉe ĵeto de tendopeco, gravis ke la formo de la peco ŝanĝiĝu post la eliro el la manoj kaj antaŭ la eniro en la celon (ekz. ĉe ĵeto de faldita bastonaro, necesis ke ĝi malfaldiĝu). La ludantoj ne rajtis tuŝi la korbopilketon per la manplatoj, krom unu speciala ludanto kiun oni nomis “korbopilkisto”. La ceteraj ludantoj (inkluzive de mi) plej ofte batis la korbopilketon per la pugnoj.

La regularon mi devis lerni per observado, ĉar oni ne klarigis ĝin al mi. Iel mi sukcesis, kaj mi komencis partopreni aktive en la ludado. Mi iom surpriziĝis, ĉar miaj samteamanoj plene inkluzivis min en la ludado, malgraŭ tio ke mi tute fuŝe ludis. Estis tute male kiam mi estis bazlernejano; ĉiu sciis ke mi estas la plej malbona ludanto, kaj ne volis riski mian partoprenon.

Post la unua duono de la ludo, la svedinoj estis iom superintaj nin, sed ĵus antaŭ la komenco de la dua duono alvenis la ĝis tiam mankinta kanadanino. Dank’ al ŝia ĉeesto, la kanadaninoj en la fino venkis.

Strangege, ĉu ne?

Nuna humoro: konfuzita
Nuna muziko: Chilly Bob - Need No Other