Hodiaŭ matene mi por la unua fojo havis sonĝon, en kiu mi konsciis, ke temas pri sonĝo. En tiu sonĝo, mi ludis la bulgaran kartludon Belot (kiun mi lastatempe lernis) kun amuzulo kaj arono (sen kvara ludanto, malgraŭ tio, ke eblas ludi nur kvarope). En tiu ludo, ĉiu ludanto ricevas po ok kartoj, sed en la sonĝo mi havis ĉirkaŭ duoble tiom en la mano. Mi konstatis ke tio estas ioma strangaĵo, sed ne multe pripensis la aferon. Miaj kartoj estis tre bonaj, kaj mi certis ke mi gajnos. Dum mi ordigis ilin, mi rimarkis ke mi havas du karoajn naŭojn. Tio pli profunde pripensigis min, kaj post iom da cerbumado mi subite ekkomprenis: la neklarigeblaj nelogikaĵoj okazas, ĉar temas pri sonĝo! Mi tuj ekscitiĝis kaj fiere deklaris al miaj kunludantoj, “Mi konstatis, ke temas pri sonĝo! Mi konstatis, ke temas pri sonĝo!” Sed tuj evidentiĝis ke ne nur en la sonĝo mi krias tiujn vortojn – teodora aŭdis la vortojn kaj vekis min, pensante ke mi spertas inkubsonĝon.

Nuna humoro: pripensema