Kutime mi skribas almenaŭ unufoje semajne en mian taglibron, sed jam pasis monato depost mia antaŭa enskribo. Tio okazis pro pluraj kialoj, sed la plej grava estis mia translokiĝo al Otavo.

Kiel mi klarigis jam en antaŭaj enskriboj, teodora trovis plentempan laborpostenon en Otavo, kaj pro tio necesis translokiĝi tien. Ni trovis tre belan apartamenton kiu troviĝas ege proksime al ŝia laborejo, kaj ekloĝis tie la 1-an de septembro. Kompreneble necesis multe da tempo por ĉion aranĝi, sed nun preskaŭ ĉio estas en ordo. Nur restas kelkaj malgrandaj aferoj por elskatoligi. Mi baldaŭ afiŝos kelkajn fotojn de nia nova loĝejo.

Mi esperas fini mian disertaĵon (kaj tiel ankaŭ mian universitatan studadon) ene de la sekvaj 3-4 semajnoj, kaj pro tio mi devas ekserĉi laboron. Mi planas unue kandidatiĝi por registaraj postenoj, ĉar ili ja estas abundaj en Otavo, kaj cetere bone pagas kaj estas sufiĉe sekuraj. Mi esperas ke mi povos trovi mian vivresumon, kiun mi ne ĝisdatigis depost la jaro 2001!

Nu, plej bone mi revenu al la disertaĵo nun.

Nuna humoro: denove energioplena
Nuna muziko: Four80East - Table For Two