Mi iom post iom pretigas min por la translokiĝo al Otavo. Ĝenerale tio estas enuiga kaj laciga tasko, sed foje ne. Antaŭ kelkaj tagoj, dum mi purigis miajn ŝrankojn, mi trovis en skatolo stakon da paperoj, inter kiuj troviĝis leteroj de kvar korespondamikoj. La leterojn mi ricevis fine de 2001 kaj komence de 2002. Antaŭ ol foriri de mia universitata loĝejo en 2002, mi enskatoligis ilin, kaj evidente mi poste forgesis ilin. Du el ili mi eĉ ne estis forpreninta el la kovertoj! Hodiaŭ mi tralegis ĉiujn kaj sendis respondojn. Mi esperas ke la adresoj de miaj korespondamikoj daŭre estas validaj!

Nuna humoro: nostalgia
Nuna muziko: Merlin - Mi kredas