Hodiaŭ mi malkovris la muzikgrupon 00 Soul, dank’ al mencio en la funka komunumo de Orkut. Temas pri nuntempa grupo, sed la plejparto el iliaj kantoj estas ege 70-jarecaj. Mi tuj mendis ambaŭ iliajn KD-ojn, kune kun du KD-oj de Los Amigos Invisibles, kiujn mi menciis en mia hieraŭa enskribo. Ili rapide alvenu!

Nuna humoro: funka funka funkega!
Nuna muziko: 00 Soul - Hey Hey Hey