La 15-an de junio mi festis mian 24-an naskiĝdatrevenon. Teodora donacis al mi la ĵus aperintan duan eldonon de la Kanada Oksforda Vortaro. Certe mi multe utiligos ĝin! Ĝis nun mi uzis usonan vortaraĉon, kiun mi ricevis kiel premion antaŭ multaj jaroj. Mi ankaŭ ricevis neatenditan donacon de mi mem: antaŭ monato mi mendis sakon por mia klavaro, kaj en tiu tago ĝi alvenis. Ankaŭ miaj gepatroj havas ian donacon por mi; tion mi ricevos ĉi-semajnfine kiam mi vizitos ilin.

Kiel mi skribis antaŭe, teodora komencos labori kiel statistikisto por Statistics Canada meze de Septembro. La konstruaĵo de Statistics Canada troviĝas iom for de la urbocentro (de Otavo), kaj do ni decidis serĉi apartamenton en tiu regiono. Post kelkaj tagoj da serĉado ni trovis tre belan apartamenton, kiu troviĝas nur 300 metrojn for de la laborejo. Estos belege loĝi tie! Mi afiŝos kelkajn fotojn post la translokiĝo (kiu okazos komence de Septembro).

Hieraŭ mi ĉeestis la Somerfeston de la Esperanto-Rondo de Toronto. Temas pri ĉiujara amika renkontiĝo sen ajna tagordo. Oni simple babilas, ludas, kantas, ktp. Ĉi-jare venis malpli da homoj ol pasintjare, sed inter ili estis sufiĉe da junuloj: mi, arono, Karlina, Ian, Stefano, kaj Liz. Verŝajne venos eĉ pli da junuloj al la somera pikniko de ERT, kiu okazos la 15-an de aŭgusto. Mi antaŭĝojas!

Kiam mi pasintfoje estis en Toronto, mi iris al Kensington Market por serĉi vestaĵojn de la 70-aj jaroj. (Estas multaj tiaj vendejoj en tiu merkato.) Mi ne trovis ion aparte interesan tie, sed en unu vendejo mi aŭdis tre interesan diskoan kanton. Mi petis la nomon de la disko, kaj montriĝis ke temas pri “The Venezuelan Zinga Son Vol. 1” de “Los Amigos Invisibles”. Hodiaŭ mi aŭskultis kelkajn specimenojn, kaj tre ŝatis. Mi nepre mendos unu-du el iliaj KD-oj!

amuzulo kaj mi lastatempe diskutis pri hajkoj:

[22:05] Chuck Smith:

hajkoj aĉegas
mi ne povas toleri
ili mortu tuj!

[22:07] Clay314:

vi pravegas, Chuck
ni ekkontraŭbatalu
tiujn aĉaĵojn!

Nuna humoro: kreema
Nuna muziko: Los Amigos Invisibles - Fonnovo