Antaŭ kelkaj monatoj, mi decidis forigi la gastlibron de mia retejo, pro tio ke venis unu-du spamaj enskriboj ĉiutage, kaj preskaŭ neniam vera enskribo. Kaj kompreneble oni nun povas komenti en mia taglibro, kiu estas multe pli sekura kontraŭ spamistoj.

Hieraŭ mi ricevis retpoŝtaĵon de iu, kiu rimarkis amason da spamaj enskriboj en la gastlibro de mia Skrablo-ludejo. Necesis multe da tempo por forigi ilin, ĉar estis centoj! Poste mi iom modifis la skripton, tiel ke ĝi limigu komentojn al unu kilobajto, kaj forigu HTML-markilojn. Espereble la spamistoj pro tio rezignos.

Ĉiaokaze, kia ĝeno!