Post la balotado, montriĝis ke la prognozo de electionprediction.org estis sufiĉe bona. Tie oni ĝuste prognozis la rezulton en 88% el la elektoregionoj. Tamen inter la restantaj 12% estis multaj regionoj, en kiuj prognozo favore al la NDP montriĝis malĝusta. Ŝajne multaj NDP-subtenantoj elektis la Liberalan Partion, por ke la Konservativa Partio ne venku. Jen estas la fina rezulto:

  • Liberala Partio: 135 (36.7%)
  • Konservativa Partio: 99 (29.6%)
  • Nova Demokratia Partio: 19 (15.7%)
  • Bloko Kebekia: 54 (12.4%)
  • Aliaj: 1 (5.6%)

Por montri al vi, kiel stulta estas la kanada elektosistemo, mi skribis inter krampoj la kvanton de voĉoj, kiun ricevis ĉiu partio. La NDP ricevis pli da voĉoj ol la Bloko Kebekia, sed ricevis multe malpli da parlamentaj seĝoj. Tiel okazis pro tio ke la voĉoj por la Bloko Kebekia estas koncentritaj en unu provinco, dum la voĉoj por la NDP estas distribuitaj tra la tuta lando. Ni bezonegas proporcian sistemon!

Nuna humoro: frustrita Nuna muziko: Arono - Resubiras Sama Suno