Lastatempe en la kanada publika radio oni aŭdigis kelkajn kantojn el la laste aperinta disko “Way Past Midnight” de la kanada blusa grupo “Pork Belly Futures”. La unua (“Fictional World”) ne tre plaĉis al mi, sed la dua (“Way Past Midnight”) tuj eksorĉis miajn orelojn. Mi aparte ŝatis la piano-partojn, kaj eĉ la teksto plaĉis al mi, malgraŭ tio ke mi kutime ne atentas kantotekstojn. Hodiaŭ post la fino de la konferencaj prelegoj mi iris al strato Yonge por serĉi ĝin en la muzikvendejoj. (Troviĝas tuta amaso da ili sur tiu strato!) Feliĉe mi trovis ĝin en la dua vendejo, kaj mi tuj revenis hejmen por ĝin aŭskulti. Montriĝis ke la aliaj kantoj estas bonaj, sed ne same sorĉaj kiel “Way Past Midnight”, krom unu: “Gladstone Hotel”. Tamen povus esti ke iu alia kanto poste kaptos min. Ofte estas tiel, ke mi plej ŝatas unu-du kantojn el disko dekomence, sed post 10-20 aŭskultoj mi perdas intereson kaj en la fino preferas aliajn kantojn, kiujn mi komence ne ŝatis.

Nuna humoro: mallaborema
Nuna muziko: Pork Belly Futures - Way Past Midnight