Ĉi-semajne mi ĉeestas konferencon pri nombroteorio ĉe la Universitato de Toronto. Dume mi loĝas ĉe New College, kie mi fakte jam antaŭe loĝis dum mi ĉeestis junularan matematikan kongreson. Oni diris al mi ke nur studentoj de la Universitato de Toronto rajtas havi interret-aliron en sia ĉambro, sed evidente oni mensogis; mi simple ligis mian komputilon al la ingo en la muro, kaj montriĝis ke tute bone funkcias. Hu ra!

Dimanĉon vespere mi ĉeestis renkontiĝegon por NDP-subtenantoj ĉe York Events Theatre. Venis Jack Layton, Ed Broadbent, kaj multaj el la kandidatoj por la elektoregionoj en kaj ĉirkaŭ Toronto. Laŭ mia takso, venis ĉirkaŭ milo da homoj. Ĉiuj tre ekscitiĝis dum parolis Jack kaj Ed!

Hodiaŭ vespere mi ĉeestis renkontiĝon de la Esperanto-Rondo de Toronto. Entute ĉeestis 11 personoj. Inter ili estis kvar, kiujn mi antaŭe ne renkontis. Unu el ili estis de Bulgario, kaj do ni iomete interparolis en la bulgara. Post la renkontiĝo ni iris al la taja restoracio “Peach Garden”. La manĝaĵo estis tre bongusta! Entute mi tre ĝuis la renkontiĝon, kaj mi esperas ke mi baldaŭ povos ĉeesti pliajn.

renkontiĝo de ERT

Nuna humoro: denove energioplena