Sendube multaj el vi aŭdis pri Gmail, nova retpoŝta servo de Google. La ĉefa diferenco inter Gmail kaj aliaj retpoŝtaj servoj (ekz. Hotmail kaj Yahoo) estas ke Gmail donas al ĉiu uzanto tutan GIGABAJTON da spaco. Krome, ne plu necesas organizi siajn retpoŝtaĵon per dosierujoj, ĉar Gmail havas tre bonan kaj rapidan serĉilon (ja temas pri Google, ĉu ne?).

Gmail ankoraŭ estas en testa fazo, kaj do estas iom malfacile ekhavi konton. Funkcias tiel, ke ĉiu testanto povas inviti tri amikojn fariĝi testantoj. Mi mem ne konis testanton, sed mi sukcesis invitiĝi dank’ al gmailswap.com. Tie netestanto povas oferti ion, por ricevi inviton de testanto. Mi mem ofertis traduki mallongan tekston en Esperanton, kaj post du horoj mi ricevis inviton, kaj rakonteton por traduki. Evidente mia scipovo de Esperanto fariĝas pli utila ĉiutage. :-)