Ĉiumonate renkontiĝas subtenantoj de la Nova Demokratia Partio en diversaj urboj tra Kanado, simple por babili kaj amuziĝi. Mi jam ĉeestis du NDP-renkontiĝojn en Waterloo, sed hieraŭ mi unuafoje ĉeestis renkontiĝon en Otavo. Tiuj en Waterloo estis tre sukcesaj, sed Otavo estas multe pli granda urbo, kaj do ĉeestas pli da homoj. Hieraŭ venis ĉirkaŭ 25.

Kia tago por renkontiĝo! Lastatempe mortis la provinca parlamentano por la regiono Hamilton East, kaj tial okazis hieraŭ balotado por elekti novan parlamentanon. Dum la pasintaj dek jaroj, reprezentis tiun regionon membro de la Liberala Partio, sed hieraŭ la NDP venkis per du trionoj el la voĉoj! Kompreneble ni festegis kiam ni aŭdis tiun novaĵon! Tiu venko aparte gravas por la NDP ĉar ili bezonis unu plian parlamentanon por regajni oficialan partian statuson.

Entute la renkontiĝo estis tre amuza, kaj mi certe ĉeestos la sekvan, se mi tiam estos en Otavo.

Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: Jammin (Emagic EVB3 demo song)