Je la 1-a de majo Teodora kaj mi iris al Otavo. Ŝia nova apartamento tie estas tre bela! Ĝi estas sur la 18-a etaĝo, kaj do eblas vidi grandan parton de la urbo. Eĉ eblas vidi la apartamenton de arono, kiu troviĝas tri kilometrojn for. Teodora ne havos interret-aliron ĝis ĵaŭdo, sed mi tamen sukcesis interretumi dum mi estis tie, dank’ al tio ke iu en apuda apartamento ne sekurigis sian sendratan reton. :-)

Hieraŭ mi revenis al Waterloo. Ĝuste nun mi sidas ekstere, legante teknikajn raportojn kiuj rilatas al mia disertaĵo, kaj ĝuante la finfine alvenintan printempan veteron.

Nuna humoro: malstreĉa
Nuna muziko: Four80East - Table For Two