De merkredo ĝis vendredo mi vizitis miajn gepatrojn. Mi alportis miajn komputilon, sonkarton, kaj klavaron, por ke mi povu fari iom da muziko kun mia patro. Tio tamen ne okazis, pro tio ke mia patro multe okupiĝis pri la pligrandigo de la domo.

Jam de kelka tempo, miaj gepatroj planis pligrandigi sian domon. Je la 19-a de aprilo komenciĝis la konstruado, kaj mi vidis dum mia vizito ke ĝi tre bone progresas! Verŝajne ĉio pretos post 6-8 semajnoj. Pligrandiĝos la kuirejo, kaj aldoniĝos kelkaj ĉambroj (interalie bilardejo!) kaj aŭtomobilejo. Estos tre bele!

Dum la vizito mi trovis plian geografian kaŝejon kun mia fratino. Denove ni vidis en la libreto ke ŝia amiko estis trovinta la kaŝejon nur kelkajn tagojn antaŭ ni! Restas pliaj proksimaj kaŝejoj, do certe ni serĉos ilin dum postaj vizitoj.

Post kelkaj horoj mi ekiros al Otavo kun Teodora. Ni devas alporti ŝiajn aferojn, ĉar ŝi translokiĝas tien. Ŝi eklaboros je lundo en la Departemento de Financo. Dume mi restos en Waterloo por fini mian disertaĵon, sed mi kompreneble venos tre ofte al Otavo. Espereble ni povos multe amuziĝi kun arono, Karlina, kaj Nirgle!

Nuna humoro: laca
Nuna muziko: Where Now?? (wherenow.mod)