La pasintaj semajnoj por mi estis ege frenezaj! Pro tio mi nenion afiŝis lastatempe. Do mi rakontu pri ĉiuj lastatempaj okazintaĵoj.

Je la 27-a de marto mi iris hejmen por viziti mian familion. Mia fratino tre interesiĝis pri Geocaching, kaj do ni kune serĉis kaj trovis proksiman geografian kaŝejon. Ĉiu, kiu trovas kaŝejon, devas skribi sian nomon kaj mallongan mesaĝon en libreton. Mia fratino tre surpriziĝis, kiam ŝi vidis ke ŝia amiko estis la lasta persono, kiu trovis la kaŝejon!

Post mia reveno al Waterloo, mi rigardis la horaron de la universitata radiostacio, kaj rimarkis ke ili nun dissendas programon pri funko, kaj similaj muzikstiloj. Ĝi nomiĝas “The Tongue & Groove Show”, kaj aŭdiĝas ĉiun duan semajnon. Mi tre ĝuis la pasintan elsendon. Morgaŭ aŭdiĝos la sekva, pri kiu mi kompreneble tre ekscitiĝas.

Je la 3-a de aprilo, Teodora kaj mi iris al Otavo por serĉi apartamenton. Teodora laboros por la Departemento de Financo de majo ĝis aŭgusto, kaj do bezonas loĝlokon. Krome ŝi ĵus aŭdis de Statistics Canada, ke ili volas dungi ŝin! Do ŝi plej verŝajne eklaboros por ili en septembro. Mi do venos al Otavo post mia magistriĝo. Dum ni estis en Otavo, ni tranoktis ĉe arono kaj Karlina. Estis tre amuze, viziti ilin denove!

Dum la pasinta semajno mi laboregis por fini mian lastan projekton por mia lasta kurso. Hieraŭ mi finis ĝin, kaj sendis ĝin al la profesoro. Hu ra! Krome mi devis prepari prelegon, kiun mi hodiaŭ prezentis al la kriptografia studgrupo ĉe la universitato. Mi bedaŭras, ke mi ne havis pli da tempo por prepari pli bonan prelegon, sed jam mi aŭdis bonajn reagojn de du ĉeestantoj, do eble ne estis tiel malbone. ;-)

Lastatempe mi ekvolis krei propran muzikon. Dank’ al moderna muzika softvaro, necesas nur rapida komputilo kaj bonkvalita sonkarto por tion fari. Post iom da esplorado, mi decidis aĉeti la sonkarton Omni Studio de M-Audio. Mi mendis ĝin de loka muzika vendejo, kaj espereble ĝi alvenos ĉisemajne. Se mi sukcesos krei ion bonan, mi certe tion disponigos MP3-formate en mia retejo.

Nuna humoro: sukcesa
Nuna muziko: Lindsay Lohan - Drama Queen