En mia kurso pri kombinatoriko, ĉiu studento devas prezenti 45-minutan prelegon. Fakte estas tiom da studentoj, ke la profesoro apenaŭ devos prelegi! Mi ricevis iom malfacilan temon, do mi devis dum pluraj tagoj min prepari. Sed en la fino ĉio bone funkciis. Mi prezentis la prelegon je lundo, kaj poste la profesoro gratulis min pro mia tre bona prezento.

Mi ankaŭ estis tre okupata lastatempe pro tre granda hejmtasko por tiu sama kurso. Mi devis priesplori temon kaj verki 15-paĝan raporton pri ĝi. Tio postulis multe pli da tempo ol mi supozis… mi ja laboregis dum mia tuta libera semajno, eĉ dum mi vizitis miajn gepatrojn! Jen estas la rezulto.