Hodiaŭ mi iris al Toronto por ĉeesti renkontiĝon de la Esperanto-Rondo de Toronto. Ĉifoje ĉeestis malpli da personoj ol pasintfoje – Detlef Karthaus, Ken Price, Kathy Toy, Paul kaj Maria Hopkins, kaj mi. Mi telefonis al Mateo, sed li diris ke li ne povas veni ĉar li laboris tre multe dum la semajno kaj volas pasigi iom da tempo kun sia koramiko. Espereble li ĉeestos la martan renkontiĝon, ĉar estas pli agrable ne esti la sola junulo. :-)

Nuna humoro: malstreĉa
Nuna muziko: Down To The Bone - Muesli Brown