Hodiaŭ mi denove aŭskultis ĵazan radiostacion, kaj denove aŭdis muzikpecon kiu sonis kiel kanto de Down To The Bone. Sed ĉifoje oni anoncis ke temas pri la kanto “Club Charles” de la grupo “Bona Fide”. Mi eĉ ne aŭdis pri tiu grupo ĝis hodiaŭ! Mi iom esploris ĉe Amazon kaj trovis du iliajn KD-ojn, kiujn mi verŝajne mendos. Ilia stilo vere similas al tiu de Down To The Bone, kaj iliaj kantoj estas bonegaj!

Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: Bona Fide - Club Charles