Hodiaŭ mi aŭskultis ĵazan radiostacion, kaj aŭdis tre bonan kanton, ege funkecan. Post kelkaj sekundoj mi konkludis ke devas esti kanto de Down To The Bone, unu el miaj preferataj muzikgrupoj. Sed mi jam havas ĉiujn iliajn diskojn! Reveninte hejmen, mi malkovris ke temas pri la kanto “Cellar Funk” (Kela Funko) de la baldaŭ aperonta samnoma disko. Mi jam antaŭmendis ĝin, kune kun la plej lasta disko de Rick Braun, kies nomo koincide estas “Esperanto”. Ankaŭ tiu disko enhavas kelkajn tre funkecajn kantojn.

Nuna humoro: funka
Nuna muziko: Flip-Flop-Hip-Hop (flipflop-hiphop.mod)