Je sabato, mi vojaĝis al Toronto por ĉeesti la januaran “bibliotekan studrondon” de la Esperanto-rondo de Toronto. En la vero ne temas pri studrondo; oni simple babilas kaj manĝas. Ĉifoje ĉeestis pli ol dek personoj, inter kiuj estis mia amiko Mateo kaj lia koramiko Jay, kiujn mi ne vidis depost la somero.

La ĉiumonataj studrondoj okazas en la apartamento de Detlef. Mi vere miris, kiom proksime li loĝas al mi. Li loĝas en tre okcidenta parto de Toronto, kaj mi en tre orienta parto de Waterloo. Dank’ al tio, mi sukcesis vojaĝi tien dum nur 50 minutoj. Do ekde nun mi planas ĉiumonate ĉeesti!

Nuna humoro: kontenta
Nuna muziko: Morgan Finlay - In A Perfect World