Hodiaŭ estis la unua tago de la vintra studperiodo. Ĉifoje mi sekvos nur unu kurson, fakte mian lastan. Komence mi ĉeestos kelkajn kursojn, sed verŝajne mi elektos tiun pri “combinatorial designs”. (Ĉu iu scias, kiel diri tion en E-o? “Design” estas finia aro kune kun speciala kolekto de ties subaroj.)

Mi ĉeestis tiun kurson hodiaŭ, kaj eksciis ke ĝi estos sufiĉe nekutima. Ne estos ekzamenoj, nek tradiciaj hejmtaskoj. Oni simple devos fari tri projektojn, kiuj ŝajnas tre interesaj. Interalie oni devos iom priesplori nesolvitajn problemojn. Ĝis merkredo oni devas iom eksperimenti pri la bazaj “design”-oj, do mi eku nun pri tio. :-)

Nuna humoro: malsata
Nuna muziko: Down To The Bone - Yo Mama’s So Phat