Lastatempe mi ekvolis havi aŭton, interalie pro tio ke la aŭtobusa sistemo ĉi tie estas apenaŭ uzebla. Do dum la julaj ferioj mi serĉis aŭton kun mia patro. Ni pripensis la t.n. “Matrix” de Toyota. Ni iris al la Toyota-vendejo en Chatham, kaj tie vidis tri. Du estis ĉijaraj modeloj, sufiĉe kutimaj, kaj la tria estis pasintjara modelo, fakte la plej luksa (la t.n. XRS), kiun oni vendis kontraŭ tre favora prezo. Mi provis ĝin kaj tuj enamiĝis. Kaj post nelonge, ĝi fariĝis mia aŭto. Hu ra!

Certe temas pri taŭga aŭto por matematikisto, unue pro la nomo (Matrix = matrico), kaj due pro tio ke estas primo (nome 971) sur la numerplato. :-)

Toyota Matrix XRS