Antaŭ nur du semajnoj, mi prelegis pri tio, kiel trovi grandegajn primojn. Kaj tute koincide, oni plej verŝajne malkovris antaŭ tri tagoj novan rekordan primon! Mi skribas “plej verŝajne” pro tio ke oni ankoraŭ devas konfirmi ĝin per alia komputilo kaj programo. Tion oni nun faras, kaj post la konfirmo oni anoncos la nombron kaj la malkovrinton. Ĝis nun oni anoncis nur ke la nombro havas inter 5 kaj 10 milionojn da ciferoj. Tio signifas ke ĝi estos la plej granda konata primo, sed ke ĝi ne estos sufiĉe granda por gajni la grandegan premion por primo kun 10 milionoj da ciferoj. Primon tiel grandan oni plej verŝajne malkovros nur post kelkaj jaroj.

Se vi volas per la propra komputilo serĉi grandegajn primojn, mi rekomendas viziti la retejon de GIMPS. Tie eblas legi pli pri la projekto, kaj elŝuti senkoste la necesan programon.

Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: Headhunters - Straight From The Gate