Hodiaŭ Arono, Erinja, kaj mi serĉis tradukon de la angla vorto “root beer”. Aperis kelkaj proponoj, interalie “sarsparilaĵo”, “rutbiro”, kaj “radikbiero”. Vidinte la unuan, mi serĉis “sarsaparilla” en mia angla-Esperanta vortaro, kaj trovis “smilakradik-o, -aĵo”. Laŭ mia kompreno, “sarsaparilla” estas sinonimo de “root beer”, do mi pensas ke “smilakradikaĵo” estas perfekta traduko de “root beer”. Kion pensas vi?

Nuna humoro: sukcesa
Nuna muziko: Graham Central Station - The Jam