Kadre de miaj studoj, mi hieraŭ devis fari 20-minutan prelegon pri iu matematika temo. Mi decidis klariri, kiel trovi grandegajn primojn. Primo estas nombro, kiun eblas dividi nur per si mem kaj per la nombro unu, ekz. 2, 3, 5, 7, 11… Ĝuste nun, la plej granda konata primo estas 213466917-1, kiu havas 4053946 ciferojn!

Estas sufiĉe facile trovi malgrandajn primojn, sed oni devas uzi komplikajn matematikajn rimedojn por trovi rekorde grandajn primojn. Tiujn rimedojn mi klarigis en mia prelego. Mi ĵus tradukis la notojn de la prelego en Esperanton kaj afiŝis ilin en mia retejo.

Mi bonvenigas ĉiajn komentojn pri mia uzo de la matematika terminologio! Mi ĝis nun ne skribis multe pri matematiko en Esperanto, do povus esti eraroj.

Nuna humoro: kreema
Nuna muziko: Marc Broussard - Momentary Setback