Antaŭ kelkaj monatoj, mi elŝutis de MP3.com kelkajn MP3-ojn de la muzikgrupo JND. Hodiaŭ mi aŭskultis ilian kanton “Song Life”, kaj ekemis aĉeti ilian KD-on. Post mallonga serĉo mi trovis ilian retejon, kaj legis tie ke ili jam produktis tri KD-ojn. Mi aŭskultis kelkajn specimenojn, kaj tuj decidis mendi ĉiujn tri.

La muziko en la unuaj du KD-oj estas tre plaĉa miksaĵo de funko kaj ĵazo. Mi aparte ŝatas la klavarajn partojn kaj la kantadon. Kiel kutime, mi ne multe atentas la tekstojn, sed mi ŝatas la kantadon pro tio ke ĝi kutime rolas kiel instrumento en la kantoj. La tria KD sonis multe pli rokeca, sed mi decidis malgraŭ tio aĉeti ĝin. Ne estis specimenoj de ĉiuj kantoj, kaj do povus esti iu tre interesa kanto en la disko.

Mi aparte ŝatas la kanton River 101, kies specimenon mi nun aŭskultadas!

Nuna humoro: okupata
Nuna muziko: JND - River 101