Hodiaŭ mi elŝutis kaj provis la programon Skype, kiu ebligas voĉe babili tra la interreto. Antaŭe mi provis kelkajn tiajn programojn, sed ili aŭ havis malbonan sonkvaliton aŭ ne funkciis malantaŭ enkursigilo aŭ fajroŝirmilo. Sed Skype senprobleme funkcias en tiaj situacioj, kaj krome provizas tre bonan sonkvaliton. Per ĝi mi babilis jam kun miaj amikoj Filbar kaj iskander9999, kun kiuj mi ne tiel ofte babilas voĉe pro altaj telefonkostoj. Se vi volas babili kun mi, simple elŝutu la programon kaj alvoku min per la ligilo. Aŭ se la ligilo ne funkcias, simple entajpu mian salutnomon, “argilo”.

Nuna humoro: dormema
Nuna muziko: Interstate 77 Soundtrack - 15