Dum almenaŭ unu jaro mi tute ne ĝisdatigis mian personan retejon, Tereno de Argilo. Hodiaŭ mi havis iom da libera tempo, do mi decidis finfine fari tion. Mi ne nur ĝisdatigis ĝin; mi tute renovigis ĝin!

Rilate la stilon, mi volis ion, kiu bone respegulos mian fortan intereson pri funk-muziko. Tial mi komencis per eta grafikaĵo de la grafika elmontro-programo Just a touch of funk. Mi metis ĝin komence kaj fine de ĉiu paĝo, kaj uzis ties kolorojn por la teksto kaj fono.

Mi decidis uzi mian taglibron kiel komencpaĝon, por ke ĉiam estu io nova kaj (espereble) interesa en la retejo. Mi aldonis etan informpaĝon, kaj provizore forigis ĉiujn aliajn paĝojn. Mi iom post iom renovigos ilin kaj ligos ilin al la nova retejo, sed ili provizore estos atingeblaj per siaj malnovaj adresoj, por ke ne rompiĝu ligiloj de eksteraj retejoj.

Se vi havas ideojn aŭ proponojn pri la retejo, nepre komentu per la suba ligilo.

Nuna humoro: funka
Nuna muziko: L.A. Connection - Shake It