Hieraŭ mi iris al Toronto kun teodora por viziti ŝiajn geavojn. Ili preparis tradician bulgaran tagmanĝon, kiu estis ege bongusta. Estis tre interese provi por la unua fojo manĝaĵojn, pri kiuj mi ĝis nun nur legis. Krome mi havis ŝancon ekzerci min en la bulgara, ĉar oni parolis la bulgaran dum preskaŭ la tuta vizito. Mi ne komprenis ĉion, sed almenaŭ la plejparton, kaj mi eĉ sukcesis iom kontribui al la konversacioj.

La bulgara tamen ne estas la nura lingvo, kiun oni uzis. Dum ni manĝis, la avo de Teodora demandis al mi, en perfekta Esperanto, “Ĉu vi parolas Esperanton?” Mi senpense respondis ke jes, kaj li poste levis sian glason, kaj demandis al mi, “Kio estas tio ĉi?” Mi respondis ke temas pri glaso, samtempe konstatante ke ni ne plu parolas en la bulgara. Montriĝis ke li studis Esperanton kiel bazlernejano dum la 40-aj jaroj, kaj memoris nur tiujn du frazojn. Evidente li tre amuziĝis pri tio, ke li povas denove utiligi tion, kion li lernis antaŭ tiom da tempo! Li diris ke mi plu studu la bulgaran, kaj ke li plu studos Esperanton, por ke ni povu pli bone lingvumi dum la sekva vizito. :-)

Dum mia tempo en Toronto, mi iris ankaŭ al muzikinstrumenta vendejo por aĉeti novan klavaron, nome Nord Electro 2, pri kiu mi skribis en antaŭa enskribo. Oni havis tian klavaron en la vendejo, sed ĝi aspektis iom uzita, do mi petis ke oni mendu novan rekte de la fabriko. Ĝi alvenos post unu-du semajnoj. Mi multe antaŭĝojas! Finfine mi havos klavaron en mia apartamento, do mi ne plu devos iri al la universitato por ludi pianon, aŭ atendi la finon de la studperiodo por uzi la pianon de miaj gepatroj.

Nuna humoro: ekstaza
Nuna muziko: Brian Tarquin - Third Stone From The Sun