Jam de unu monato mi estas postbakalaŭra studento, kaj mi iom post iom alkutimiĝas al tio. Ankoraŭ ne pretas mia tute nova oficejo, sed intertempe oni movis min al alia oficejo, kiu almenaŭ havas sufiĉe da skribotabloj kaj komputiloj por tri studentoj (antaŭe mi estis kun du aliaj studentoj en oficejo por du).

Mi agas kiel instru-helpanto por du klasoj, kaj kadre de tio mi devas instrui dum du horoj semajne, kaj helpi al individuaj studentoj dum du pliaj horoj. Komence mi iom nervoziĝis dum la instruado, sed mi jam preterlasis tion. Krome mi havas tre bonan rilaton kun la studentoj, kaj iom post iom ekkonas ilin. Mi tamen plej ŝatas la individuan helpadon, ĉar estas vere miriga sperto vidi ke oni ekkomprenas ion dank’ al mia klarigo.

Mi finfine decidis, ĝuste kiujn kursojn mi sekvos dum la aŭtuno. Ili estas pri kombinatorika nombrado, kriptografia kalkulado, kaj analitika nombroteorio. Jam mi devis fari unu grandegan hejmtaskon por la kurso pri nombrado, sed por la aliaj kursoj tute ne estos hejmtaskoj. Por la kurso pri kriptografia kalkulado mi devos fari projekton, kaj por tiu pri nombroteorio estos du longegaj ekzamenoj, kiujn oni faros hejme.

Krom tio, mi devas fari kelkajn aliajn taskojn. Ekzemple, mi venontsemajne devos helpi pri administrado de iu ekzameno. Kaj komence de novembro mi devos fari 20-minutan prezenton pri iu matematika temo. Verŝajne mi prelegos pri trovado de grandegaj primoj. Mi afiŝos pliajn informojn pri tio poste.

Nuna humoro: okupata
Nuna muziko: Keep Forgetting - Michael McDonald