Ĉifoje mi skribas el interreta kafejo en Lesjöfors, kie nun okazas la IJK. Mi ne skribos multe, pro tio ke mi pagas laŭminute por la retkonekto.

Ĝis nun la seminario tre bone pasis. Mi helpis pri la akceptado, kiu tre glate iris krom kiam temis pri kontrolo de UEA-membreco, ĉefe pro malrapideco en la Centra Oficejo. Mi ankaŭ partoprenis en kelkaj eventoj. Hieraŭ vespere mi ĉeestis koncerton de Ĵomart kaj Nataŝa, kiu fakte estis multe pli bona ol mi atendis. Ili sonas pli bone koncerte ol en MP3-oj. Poste mi sidis en la plenŝtopita gufujo, kie mi ludis kelkajn ludojn kun aliaj partoprenantoj. Estis tre amuze!

Nu, tio sufiĉas por nun. Eble mi havos ŝancon skribi ion de mia ĉambro kaj poste afiŝi ĉi tie, por ne malŝpari ret-tempon.