Saluton el Svedio!

Hieraŭ posttagmeze mi ekiris de Otavo, kaj hodiaŭ posttagmeze mi atingis Stokholmon kaj poste la apartamenton de mia amiko Janko Luin. Nun mi tie sidas kaj iomete interretumas. Bedaŭrinde mia valizo ne same bone fartas. Ĝi atingis Frankfurton sed ne ankoraŭ Stokholmon. Espereble ĝi alvenos morgaŭ.

La celo de mia vojaĝo estas ĉeesti la ĉi-jaran IJK-n en Lesjöfors, Svedio. Morgaŭ mi iros tien por iom prepari kun la organiza teamo. Postmorgaŭ komenciĝos la kongreso, kaj pri tio mi ege antaŭĝojas, ĉar mi denove vidos multajn malnovajn amikojn.

La nura bedaŭrindaĵo estas ke, laŭ mia kompreno, tute ne eblas konekti al la reto en Lesjöfors. Do estas sufiĉe verŝajne, ke mi ne reskribos ĉi tie ĝis post la renkontiĝo.