Nun mi por la unua fojo en la propra apartamento kaj per la propra komputilo (mia nova portebla) komputilumas tute sendrate. Estas tre mirige! Mi vere konvinkiĝis pri porteblaj komputiloj kaj sendrata retumado dum la E@I-seminario en Bostono, kaj iom post mia reveno mi komencis serĉi bonan porteblan komputilon. Hieraŭ mi ricevis ĝin, kaj hodiaŭ mi aĉetis sendratan enkursigilon (router), kiu tre bone funkcias. Estas bele labori dum mi sidas en la salono de mia apartamento. :-)

Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: Herbie Hancock - Steppin’ In It