Nia prezento ĉe CALICO tre bone pasis! Kelkajn horojn antaŭ la prezento, mi ricevis retpoŝtaĵon kun multe pli detalaj klarigoj pri la prezento. Tio multe helpis al Arono kaj mi en nia preparado. Ni kune verkis resumon pri la kreado de la paĝaro, kaj alportis ankaŭ jam pretajn flugfoliojn. Venis multaj interesatoj al nia budo. Iuj interesiĝis pri la paĝaro kaj ties teknika realigado, kaj aliaj pri la lingvo mem. Post la prezentado ni ambaŭ tre kontentis pri la rezulto, kaj iris kun Karlina (la edzino de Arono) kaj Teodora (mia koramikino) al restoracio por iomete malstreĉiĝi.

Nuna humoro: kontenta
Nuna muziko: Average White Band - When Will You Be Mine