Unue mi ŝatus diri ke mi aparte ĝuis la E@I-seminarion en Bostono. Estis belege revidi miajn amikojn, interalie amuzulo, kvarko, kaj elinjo. Dum la seminario ni prilaboris multajn projektojn, kaj kompreneble elpensis novajn. Evidentiĝis ke mi devos multe labori dum la somero!

Post la seminario mi pasigis iom da tempo ĉe la gepatroj. Poste mi translokiĝis al Otavo, kie mi restos dum la somero. Kaj nun mi unuafoje skribas de Otavo. Bedaŭrinde mi devas nun konekti al la interreto per modemo, sed ekde ĵaŭdo mi havos rapidan interret-aliron.

Mi bezonos ankoraŭ iom da tempo por tralegi la centojn da retpoŝtaĵoj (ĉu retpostaĵoj, amuzulo?) kiuj alvenis dum mia foresto, sed poste mi komencos prilabori interalie la projektojn lernu!, Interkulturo, kaj Skrablo.

Nuna humoro: okupata
Nuna muziko: George Benson - Turn Your Love Around