Hodiaŭ mi faris ekzamenon pri la franca lingvo, kaj tiel finis miajn bakalaŭrajn studojn. Mi aparte ĝojas pri tio, ke ne venos pliaj ekzamenoj, nek hejmtaskoj, almenaŭ ne ĝis la aŭtuno kiam mi komencos magistrajn studojn. :-)

Postmorgaŭ mi ekiros al Bostono, kie mi ĉeestos la kvinan E@I-seminarion. Tie mi prelegos pri MySQL kaj PHP, kaj diskutos diversajn interretajn projektojn kun aliaj aktivaj junuloj. Mi jam diskutis multajn projektideojn kun amuzulo, kaj vere ekscitiĝas pri tio, ke sendube aperos multaj novaj ideoj venontsemajne, el kiuj ni espereble realigos kelkajn dum la somero.

Nuna humoro: denove energioplena
Nuna muziko: Bass is Base - Funkmobile